Diverseco de bebnomoj en Usono

Dum la lasta jarcento Usono multe ŝanĝiĝis. Tio ankaŭ influis la nomadon de iliaj beboj. Iam la plej populara knaba nomo estis Robert. Nun, ĝi estas Noah. Kelkfoje, homoj akcentas la ciklecon de la procezo; popularaj nomoj iĝas malpopularaj kaj poste ili denove iĝos popularaj. Tamen, la diverseco de nuntempaj bebnomoj estas senprecendenta.

esperanto versio
La y-akso estas la probableco, ke du hazardaj samseksaj beboj ricevas la samajn personajn nombrojn en Usono. La supra, blua linio reprezentas la knabojn, kaj la suba, ruĝa linio reprezentas la knabinojn.

Pri la grafikaĵo mi rimarkas

  • La probableco, ke du hazardaj personoj ricevas identajn nomojn malkreskas kaj nun ĝi estas historie malalta.
  • Ial, knabinoj ĉiam havis pli rarajn nomojn ol knaboj.
  • La probableco kreskis en la dudeka jarcento.
  • Estas signifa monteto en la knabina linio en la malfruaj, 40aj jaroj. La kaŭzo estis la nomo Linda, kiu multe populariĝis en 1946 pro la kanto Linda(1946).

Metodo

La datenaro estas

Knaba nomo Populareco de la knaba nomo Knabina nomo Populareco de la knabina nomo
La plej populara en 1886 John 8.1546% Mary 7.2384%
2a plej populara en 1886 William 8.0507% Anna 2.6679%
1000a plej populara en 1886 Layton 0.0042% [ne ekzistas] [ne ekzistas]
La plej populara en 1887 John  8.0983% Mary 6.9991%
La plej populara en 2016 Noah 0.9465% Emma 1.0108%
1000a plej populara en 2016 Jonathon  0.0101% Meilani  0.0137%

Por unu sekso kaj unu jaro, la datenaro havas 1000 nombrojn. Nomu tiujn nomojn f_1, \dots, f_{1000}. La probableco ke du beboj havas identajn nomojn estas proksimigita per

\displaystyle \sum_{i=1}^{1000}f_i^2.

Mi akiris la datenaron de la US Official Social Security Website. Mi faris la grafikaĵon kaj kalkuladon pere R kaj la pako ggplot2. La fontkodo estas sur Gist.

Fonto de la datenaro: US Official Social Security Website.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s