Lingvaj lernantoj en Amikumu

English

Kiam la aplikaĵo Amikumu publikigis statistikojn pri siaj membroj, mi ĝojiĝis. Mi mem estas uzanto dumlonge, kaj Granda parto de la esperanta komunumo uzas tiun servon, do la statistikoj donas al ni unikan informon pri esperantujo. Pri kiaj aliaj lingvoj ili interesiĝas? Mi mezuras la intereson per du variabloj:

  • La nombro de lernantoj.
  • La averaĝa lingva nivelo de tiuj lernantoj.

En la aplikaĵo uzantoj enmetas iliajn nivelojn de iliaj parolataj lingvoj. La nivelo arigas en 4 kategoriojn, Baza, Meza, Alta kaj Denaska. Laŭ mia difino, lernanto de iu lingvo estas uzanto, kiu parolas tiun lingvon nivele Baza, Meza aŭ Alta. Mi kalkulis la averaĝan lingvan nivelon pere la proporcioj de tiuj 3 kategorioj(por detaloj, vidu la metoda sekcio). Mi nur inkluvizis lingvojn, kiuj havas pli ol 20 parolantojn(denaske aŭ nedenaske) en Amikumu.

Jen, la grafikaĵo

main_plot_eo.png
Ĉiu lingvo estas reprezentita per flago. Sube troviĝas listo de la flagoj. Mi iomete adaptis kelkajn koordinatojn por ke neniu flago estu tute kovrata de alia flago. La x akso estas kunmetita variablo priskribite ekzakte en la metoda sekcio. La valoro -0.61 signifas ke almenaŭ 87% estas Baza-nivelaj kaj 0.27 signifas ke malpli ol 31% estas Baza-nivelaj. Bonvulu vidi la kopirajtan sekcion, kie mi atribuas artistojn kaj diskutas licenson.
legend_eo
Mi estis kreema por ke ĉiuj lingvoj havu unikan flagon. La Antikva Greka flago estas la Suno de Vergina, kiu fakte pli rilatas al Makedonio. Mi elektis manon por Usona Signolingvo, kaj mi mem designis la flagon de Norvega Bokmål.

Amikumu disvatiĝas per Esperantujo, do ne estas surprize, ke Esperanto estas populara lernlingvo en Amikumu. La nivelo de Esperanta parolado ne estas tre alta kompare al la angla nivelo. Mi kredas ke homoj unue lernas la anglan lingvon, kaj post tio ili provas lerni aliajn lingvojn kiel Esperanto. La populareco de la skandinavaj lingvoj estas surpriza, ĉar iliaj parolantaroj estas malgrandaj. Eble multaj skandinavoj lernas la aliajn skandinavajn lingvojn. La dua plej populara artefarita lingvo estas Tokipono, kaj ne Loĵbano aŭ Klingon. Ĝenerale, la paroladaj niveloj de la artefaritaj lingvoj estas malaltaj. Kion vi vidas? Bonvolu dividi viajn pensojn en la komentoj!

Kopirajtaĵoj

Mi uzis versiojn de la naciaj flagoj, kiuj apartenas al la Publikaĵiga Dediĉo. Ili estas facile elŝuteblaj sur Flagpedia. Kelkaj de la aliaj flagoj havas aliajn licensojn. Jen ili

La Klingona flago havas faktan komercian kopirajton, do mi volas invoki ‘Fair Use’ kiel Vikipedio.

Mi fakte ne scias ĉu mi tute plenumas ĉiujn leĝojn pri la apartaj naciaj flagoj.

NOTU: Se oni volas uzi la grafikaĵojn en ĉi tiu afiŝo, oni devas uzi (CC BY-SA)-licenson. Oni devas atribui Smashicons, Flaticon, S.fuer, SilentResident, Martorell, Daniele Schirmo, Antonio Martins, Karel Podrazil kaj min. Espereble, oni ne devus konsederi la ‘Fair Use’ kriteriojn pro la klingona flago, ĉar mi jam faris tion. Oni ankaŭ devus prizorgi, ke oni ne rompas flagajn leĝojn. 

(Kutime, oni nur devas atribui min kaj tiujn, kiujn mi atribuis, se oni uzas grafikaĵojn (aŭ tekstojn) de Kalkulinda, ĉar mi uzas CC BY. Estas malfacile diri kiel mi rajtas uzi iun datenaron, do mi ne povas promesi, ke mia uzado estas klare laŭleĝa). 

Metodo

Ekzemple, por la angla lingvo, mi kalkulis pere la statistikoj de Amikumu,

\displaystyle \textup{Lernantoj}=\textup{Alta}+\textup{Meza}+\textup{Baza}=2566+1673+681

kaj la lingva nivelo estas

\displaystyle \textup{Nivelo}=\frac{c_1\cdot\textup{Alta}+c_2\cdot\textup{Meza}+c_3\cdot\textup{Baza}}{\textup{Lernantoj}}

Ne estas klare kiel elekti la konstatojn, c_1,c_2,c_3. Mi uzis la duan precipan konsisteron(=prinicipal components en la angla) de la matrico

Lingvo\Nivelo Alta Meza Baza
Angla 2566 1673 681
Esperanto 1275 2148 3137
Halkomelem 0 0 1

Tial, mi uzis (c_1,c_2,c_3)=(0.71802147, -0.01576322,-0.69584244). La unua precipa konsitero estas preskaŭ la simpla averaĝo. Ĉi tio ankaŭ subtile montras ke la du variabloj en la grafikaĵo estas preskaŭ nedependaj kaj ke ili similas al la du plej grandaj precipaj konsisteroj.

La grafikaĵo estis farita per R kaj la ggplot2 pako. Fontkodo.

Sugesto de reddit

Uzanto /u/CassiusCrey sugestis sur Reddit, ke oni faris la grafikaĵon sen la altnivelaj lernantoj. Jen

main_plot_eo_no_alt
Kiel la ĉefa grafikaĵo sed lernanto estas nun ulo, kiu taksas sin ‘Meza’ aŭ ‘Baza’. Tio ŝanĝas ambaŭ aksojn. La koordinatoj ne estas adaptitaj, do kelkaj flagoj estas iomete kovrita.  

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s