Klarigi la densecon de esperantistoj per lingvo kaj politiko

English

En antaŭa afiŝo mi taksis la densecon de esperantistioj en ĉiuj landoj. En ĉi tiu afiŝo mi esploras, kiel aliaj variabloj povas klarigi la densecon de esperantistioj. La variabloj estas:

  • Denseco de esperantistoj
  • Lingva diverseco
  • Simileco inter Esperantistoj kaj la lingvoj de lando
  • Denseco de retuloj
  • ‘GDP’ po loĝanto
  • La rango de la sep kategorioj de la ‘Good Country’ ordo
    • Kontribuaĵoj al scienco
    • Kontribuaĵoj al kulturo
    • Kontribuaĵoj al paco
    • Kontribuaĵoj al klimato
    • Kontribuaĵoj al ordo
    • Kontribuaĵoj al egaleco
    • Kontribuaĵoj al saneco
  • Kontinento

Mi komparis ĉiun bluan variablo kun la densecon de esperantistoj kaj mi atingis simplajn korelaciojn.

raw
La grafikaĵo montras la T-kvantojn por ĉiu korelacio inter blua variablo kaj la denseco de esperantistoj. La ruĝaj linioj indikas la signifajn nivelojn je 95 %. Positiva valoro signifas ke la korelacio estas positiva.

La grafikaĵo diras averaĝe, ke landoj kun malalta nivelo de Lingva diverseco havas pli da esperantistoj, ke landoj kun lingvoj similaj al esperanto havas pli da esperantistoj kaj tiel plu. Tamen, tio nur estas korelacioj – kio estas la kaŭzoj? Kio, se la vera kaŭzo estas aparteno al la okcidenta mondo? Aparteno al la okcidenta mondo korelacias kun malalta lingva diverseco, kun bona sano, kaj kun multe da retuloj. Tio eble klarigus la viditajn korelaciojn.

Maniero trovi verajn kaŭzojn, estas inkludi multajn variablojn en la analizo. La forta rilato inter la vera kaŭzo kaj la denseco de esperantistoj forigus la malverajn kaŭzojn en komuna analizo. La rezulto montriĝas en la suba grafikaĵo.

joint
La grafikaĵo montras la T-kvantojn por ĉiu blua variablo en komuna analizo. La ruĝaj linioj indikas la signifajn nivelojn je 95 %. Positiva valoro signifas ke la korelacio estas positiva kiam oni konsideras ĉiujn variablojn.

Sekvante, mi priskribos ĉiun variablon kaj faros konkludojn.

Lingva diverseco

La lingva diverseco estas takso de la probableco du homoj de sama lando havas samajn denaskajn lingvojn. Ĝi ankaŭ havas la nomon Linguistic Diversity (LDI). Ĉi tiu analizo diras ke malalta nivelo de lingva diverseco ne kaŭzas signife pli da esperantistoj. Normalas kredi, ke alta lingva diverseco kaŭzas pli da esperantistoj, sed tio ŝajnas neprobabla ĉar la T-kvanto estas tiom malproksime al positiveco.

Simileco al Esperanto

Mi konstruis ĉi tiun variablon. Mi kolektis la proporciojn de denaskaj lingvoj por ĉiu lando. Ekzemple, 52.9% de la loĝantoj en Bosnio-Herzegovino parolas la bosnian, 30.8% parolas la serbokroatan, 14.6% parolas la kroatan kaj la restanta 1.7% parolas aliajn lingvojn. Por ĉiu lingvo mi kalkulis la distanco al Esperanto per metodo priskribita en antaŭa afiŝo(resumo: la distanco estas la averaĝa fonetika diferenco inter kelkaj vortoj). La distanco inter esperanto kaj la bosnian estas 0.754, esperanto kaj la serbokroatan estas 0.797 kaj esperanto kaj kroatan estas 0.772. Do, la distanco inter Bosnia-Herzegovina kaj Esperanto estas la averaĝo

\frac{0.529 \cdot 0.754+0.308\cdot 0.797 + 0.146\cdot 0.772}{0.529+0.308+ 0.146}=0.770

Ĉi tiu variablo ne signife rilatas al la nombro de esperantistoj. Do, esperanto estas tiom poulara en Eŭropo pro aliaj kialoj kaj ne pro lingva simileco.

Elcento de la loĝantaro, kiuj uzadas la reton

Oni uzadas la reton, se oni uzis la reton almenaŭ unu foje dum la lastaj tri monatoj. La dateno pri retuzado estis elŝutita de La Monda Bonka. Ju pli da retuzantoj, des pli da esperantistoj, kaj tio rilato estas statistike signifa.

GDP po loĝanto

GDP de lando estas la totala valoro de ĉiuj varoj kaj servoj, kiujn iu vendas en la lando. La dateno pri retuzado estis elŝutita de La Monda Bonka. Ĉi tiu variablo estas preskaŭ signife korelacia kun la nombro de esperantistoj.

La ‘Good Country’ ordo

La Good Country ordo mezuras landojn en 7 kategorioj por trovi la pli bona lando. La kreantoj celis ke oni uzus la ordon kiel oni uzas GDP hodiaŭ – kiel mezuro de sukceso de lando.

  • Scienco

    • Ĉi tiu mezuro kunigas la nombrojn de internaciaj studentoj, sciencaj publikaĵoj, patentoj kaj Nobel-premioj, kiujn lando havas. Ju pli da tiuj nombrojn, des pli da esperantistoj en lando. Lerni esperanton estas akademia tasko, kial la rilato ne estas surpiza.
  • Kulturo

    • Ĉi tiu mezuro kunigas mezurojn de eksportitaj kreativaj varoj kaj servoj(libroj, arto, ciferaĵoj ktp.), vizaj limigoj, UNESCO kontribuado kaj ĵurnalisma libereco. Se lando havas grandan valoron de ĉi tiu mezuro, la lando averaĝe kaj signife havas pli da esperantistoj.
  • Paco, klimato, ordo, egaleco kaj sano

    • Ĉi tiuj restaj mezuroj ne signife influas la nombron de esperantistoj, do mi ne prisikribas ilin.

Kontinento

Mi inkludis ĉi tiun variablon por forigi efekton de historio.

Konkludo

Estas pli da esperantistoj en riĉaj, rethavantaj landoj, kiuj multe kontribuas al scienco kaj kulturo. Alta nivelo de lingva diverseco ne influas – aŭ eble iomete negativa – la nombro de esperantistoj en lando. Lingva simileco al esperanto ankaŭ ne influas la nombron de esperantistoj.

Aldonaj detaloj

Mi komparis la atenditaj, modelaj densecoj kun la ‘observitaj’ densecoj

model_prediction
La verdaj punktoj estas landoj, kiuj havas multe pli da esperantistoj ol la modelo taksas. La ruĝaj punktoj estas male.

Jen la ekstremaj, koloritaj punktaj

Atendite Observite
Senegalo 18.5 99.1
Burundo 20.3 107.3
Benino 14.0 136.0
Nikaraguo 23.0 116.5
Togolando 9.6 189.2
Mongolio 2.8 100.7
Israelo 62.7 423.7
Hungario 440.2 2006.6
Litovio 93.2 725.6
Bangladeŝo 130.5 15.5
Mozambiko 25.8 3.8
Lesoto 2.4 0.3
Hindio 1950.8 229.3
Gvineo 13.6 2.6
Burkino 22.9 4.8
Omano 7.9 1.9
Haitio 60.7 11.1
Gvajano 4.1 0.9
Jamajko 27.6 6.2
Britio 6465.1 1596.2

La formulo de la atendita nombro de esperantistoj en Britio estas

\exp(a_0)\exp(a_1x_1)\cdots \exp(a_{12}x_{12}) \cdot \textup{populo}

La baza nombro de esperantistoj en lando kun sama populara grandeco kiel Britio estas \exp(a_0) \textup{populo}=371. Tiu nombro multiplikiĝas per la multiplikantoj de la aliaj variabloj, \exp(a_i x_i).

Variablo Multiplikanto
Lingva diverseco(0.17) 1.2150130
Distanco al esperanto(0.73) 1.1248097
Retuloj(0.92) 1.8507034
GDP po loĝanto(43876) 1.5219321
Kontinento(Eŭropo) 2.1609081
Scienco(1) 1.7908462
Kulturo(11) 1.6369619
Paco(64) 1.0080216
Ordo(11) 0.7633022
Klimato(22) 1.1100139
Egaleco(5) 1.1113126
Sano(2) 0.7516319

La signifaj variabloj, retuloj, GDP, kontinento, scienco, kaj kulturo multe kontribuas al la atendita nombro de esperantistoj en Britio.

Teknikaj rimarkoj

La modelo estas komuna lineara regresio

log(y)=a_1 x_1+a_2x_2 +\cdots+a_{12} x_{12}

La 12 variabloj, x_1, \dots, x_{12}, estas listigitaj en la komenco de la afiŝo. La denseco de esperantistoj estas y. Mi ekskludis 37 landojn kun mankanta dateno. Imputado de la valoroj ŝanĝus la rezultojn multege, do mi ne uzis tion. Komuna linearaĉo(multicollinearity) ne gravas ĉar la valoroj de GVIF*(1/2*df) kuŝas en la intervalo 1.1-2.5. La analizo havas R^2=0.7166, do estas ankoraŭ ioma vario en la modelo. La fontkodo kaj plejparto de la dateno estas sur mia Gist repository,

residuals
La grafikaĵo montras la diferencojn inter la densecoj de esperantistoj kaj la mezumaj densecoj laŭ la modelo. La tri ekstremaj landoj estas Mongolio, Togolando kaj Benino.

5 thoughts on “Klarigi la densecon de esperantistoj per lingvo kaj politiko

  1. En la tabelo “Variablo / Multiplikanto” estas indikitaj por “Britio” la respektivaj nombroj por “Lingva diverseco”, “Distanco al esperanto” kaj ceteraj. Sed che “Kontinento” estas indikita ne nombro, sed “Eŭropo”. Al kiu nombro respondas chi tio? Kaj al kiuj respektivaj nombroj respondas aparteneco al la ceteraj kontinentoj?

    Liked by 1 person

    1. Kontinento estas la nura kategoria variablo (categorical variable). Kontinento, kiu havas 4 nivelojn(Eŭropo, Afriko, Ameriko kaj Azio), estas fakte 3 formalaj variabloj(dummy variables); la unua variablo estas 1 se la lando apartenas al Europo, la dua variable estas 1 se la lando apartenas al Afriko, la tria variablo estas 1 se la lando apartenas al Ameriko. La multiplikantoj estas 2.16(Eŭropo), 1.30(Ameriko), 0.60(Afriko) kaj 0.57(Azio).

      Like

  2. En la konkludo tekstas: “Alta nivelo de lingva diverseco ne influas – aŭ eble iomete negativa – la nombro de esperantistoj en lando.”
    Mi iomete spekulativas pri tio, kio povus esti la kialo: En lando kun alta lingva diverseco la loghantoj dedichas pli da rimedoj al la lernado je (la) landaj lingvoj, ol al la lernado je Esperanto, por scipovi pli bone interkomunikighi kun samlandanoj. Sekve nur pro lingva diverseco estas – lautendence – en tiaj landoj ne signife pli da esperantistoj, ol en aliaj landoj.
    Kion vi opinias pri tiu hipotezo?

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s